Se vi uzas Makintoŝ-komputilon kaj volas facile tajpi la ĉapelitajn literojn por Esperanto, eble vi trovos ĉi tiun klavar-tajpilon utila. Elŝutu ĝin (dektre) kaj metu ĝin en la dosierujon:
[via ĉefa diskonomo]/Library/Keyboard Layouts/
Poste, elektu ĝin el la klavar-utiloj supre-dekstre je la ekrano (vidu la bildon supre).
Per ĝi, oni tajpas Esperanton ĉi tiel:
option + c = ĉ, option + g = ĝ ... option + u = ŭ
option + C = Ĉ, option + G = Ĝ ... option + U = Ŭ
Per la tajpilo, oni ankaŭ eblas tajpi angle, hispane, portugale, ktp.